CULEVIT

LA APLIKADO DE CULEVIT®-TABLOJDOJ
(surbaze de spertoj kolektitaj de Immunal KKLR Konsultada Servo kaj el la pacientaj resignaloj)
 
CULEVIT ® - Ŝanco al prevento  
Aldone al la indikoj listigitaj en la "Aplikadaj proponoj" la Culevit®-tablojdoj estas rekomendataj por celoj de prevento, tiel kompletigante la eventuale mankantajn substancojn de la antitumora defenda sistemo. Per ilia regula prenado oni povas malhelpi la malpliiĝon de koncentriteco de la substancoj de nia defendosistemo ĝis malfavora nivelo. Ilia prenado estas konsilinda inter la manĝoj, ĉar la kvanto de la efikmaterioj partoprenantaj la defendon kontraŭ tumoroj – tio estas, la ingrediencoj de la tablojdo – estas la plej malalta en la cirkulada sistemo dum tiuj periodoj.

Rekomendataj dozoj okaze de prevento:

Sanuloj, kiuj  neniam havis tumoron uzu 2x2 tablojdojn ĉiutage (po 2 tablojdojn matene post vekiĝo kaj vespere antaŭ enlitiĝo, respektive).  Estas rekomendate preni la produkton ĉiutage; ne necesas enmeti paŭzon.
Sanuloj, kies organismo estas eksponata al malutilaj influoj (fumado, vivo en medio poluita de kemiaĵoj), kies vivmaniero ne estas konvena (nekompleta aŭ malregula nutriĝo, maldikiga dieto, laboro aŭ vivo dum streso), aŭ kiuj estas endanĝerigataj pro ajnaj aliaj kialoj (maljuneco, ofta apero de kancero en la familio, malforteco pro antaŭa malsano) prenu 4x2 tablojdojn ĉiutage (matene post vekiĝo, antaŭtagmeze, posttagmeze kaj vespere antaŭ enlitiĝo, respektive).  

 CULEVIT ® - por kompletigi aliajn terapiojn
CULEVIT-tablojdoj ne estas registritaj aŭ surmerkatigitaj kiel medikamentoj, sed laboratoriaj eksperimentoj, resignaloj de pacientoj kaj kuracistaj observadoj konfirmas la fakton, ke ilia kontinua prenado ĉe radioterapio kaj kemiterapio plibonigas la efikon de tiuj terapioj, kontribuas al detruado de ĉeloj rezistantaj al citostazigiloj, malpliigas la kromefikojn, subtenas aliajn vivofunkciojn de la organismo kaj plibonigas la vivokvaliton.  La produkto ne havas kromefikojn kaj povas esti aplikata kombinite kun ajna medikamento aŭ alia kompletiga preparaĵo.  La koncentriteco de la efikmaterioj de la tablojdo atingos sian maksimumon en la cirkulada sistemo post ĉirkaŭ 1 horo kaj poste eliĝante laŭgrade, ĝi revenos al la elira nivelo dum proksimume 2-3 horoj.  Ĉar la celo estas daŭre teni la koncentritecon de la efikmaterioj je alta nivelo en la organismo, la ĉiuhora prenado de la produkto estas rekomendinda.  Ne estas rekomendinde preni ĝin dum la nokto, ĉar la ĉiuhora vekiĝo kaŭzus streson, kaj la organismo bezonas ripozon kaj regeneriĝon. La efikmaterioj de la tablojdo estas jam delonge konataj de la medicino, kaj ekzistas ampleksa literaturo pri iliaj ceteraj pozitivaj efikoj al la vivanta homa organismo, kaj ankaŭ pri ilia nedanĝereco.
 
La rekomendata dozo en kazo de kompletiga kuracado
Estas rekomendinde preni po du tablojdojn en ĉiu horo ekde vekiĝo ĝis enlitiĝo, tio estas po 24-30 tablojdojn ĉiutage dum 6 monatoj, aŭ tiel longe, ĝis kiam la tumoro aŭ la metastazoj estas detekteblaj. Post 6-monata uzado, se la tumoro aŭ metastazo ne plu estas detektebla, oni prenu dumtage po 1 tablojdon hore dum plia 6-monata periodo, tio estas entute 15 ĝis 20 tablojdojn ĉiutage, kaj poste daŭrigu per la dozoj rekomendataj por postkuracado.  
 
CULEVIT ® - por postkuracado kaj por preventi remalsaniĝon
Jam estas ŝanco, ke post la eventuala forigo de la tumoro aŭ la finiĝo de la medicinaj terapioj ni povu kontribui al prevento de tumorreveno kaj disvolviĝo de metastazoj per kontinua uzado de la tablojdoj. Nome, ĉar nun estas malpli da tumorĉeloj en la – eĉ per la plej precizaj instrumentoj ne detekteblaj – metastazoj, kaj per la daŭra uzado de la tablojdoj la plialtigita koncentriteco de la efikmaterioj de la defenda sistemo povas sufiĉi al detruo de ĉi tiuj ĉeloj.

La rekomendata dozo en kazo de postkuracado:

Se pasis 1-4 jaroj post la operacio aŭ terapio – kaj se neniu tumoro estas detektebla – la rekomendata dozo estas 5x2 tablojdoj tage, daŭre uzataj, kompletigite en ĉiu kvaronjaro per la unusemajna kuracada periodo, kiam 24-30 tablojdoj estu prenataj tage (tio estas po 2 tablojdoj hore dumtage). Post pli ol kvin jaroj sen tumoro la rekomendata, kontinua, taga dozo estas 4x2 tablojdoj, kompletigite en ĉiu kvaronjaro per unusemajna, 15-20-tablojda periodo (1 tablojdo hore dumtage).
 
CULEVIT® en progresinta stato de la malsano
En progresinta stato de la malsano (neoperacieblaj tumoroj, kiam terapio ne plu estas daŭrigata) la probableco de saniĝo per uzo de la tablojdoj estas ja limigita, sed – laŭ niaj ĝisnunaj spertoj – per daŭra prenado de la tablojdoj (po 2 tablojdoj hore dumtage) atingeblas signifa pliboniĝo de la vivokvalito, malrapidigo de progreso kaj en iuj kazoj eĉ la haltigo de la malsano. La eksperimentoj unusence pruvis, ke la efikmaterioj de la tablojdo ĉiam kapablas detrui certan nombron da tumorĉeloj, eĉ se ilia kvanto ne sufiĉas por detrui ĉiujn ĉeestantajn tumorĉelojn. Tio donas ŝancon, ke la daŭra prenado de la tablojdoj povu plialtigi la postvivan tempodaŭron eĉ en pli malfrua stadio de la malsano.  Estas evidente, ke pli da tumorĉeloj estas detruataj, kiam la kvanto de la protektaj substancoj – t.e. okaze de prenado de la tablojdoj – estas pli alta.  
 
Kromefikoj, interagoj, kontraŭindikoj ĉe prenado de tablojdo CULEVIT ®
Okaze de kvantoj rolantaj en la informilo ni ne scias pri tia kazo, en kiu la tablojdo estus havinta iun ajn malagrablan kromefikon, nek la faka literaturo enhavas aludon pri tio. Ĉar la tablojdoj enhavas nur en akvo solveblajn nutrosubstancojn cetere ĉeestantajn en la organismo, ili povas esti uzataj senprobleme en kombino kun ajna alia preparaĵo, medikamento aŭ terapio.  La konsumado de la tablojdo pretendas konsultadon kun la familia kuracisto en ĉiuj kazoj, kiam aperas suspekto de grava misfunkcio de la ekskreciantaj organoj (hepato, renoj). Okaze de ekzistanta stomaka aŭ duodena ulcero aŭ troa sekrecio de stomakacido la aplikado de CULEVIT ®- tablojdoj pretendas individuan konsideron. Por la malsanuloj kun fenilketonurio – pro la fenilalanino-enhavo – ĝi estas kontraŭindikata. En kazoj de leŭkemioj oni nepre devas peti individuan prenadan rekomendon haveblan pere de nia Konsultada Servo.

KONSULTADO

Pri la CULEVIT ®-tablojdoj kaj kremo oni povas informiĝi ĉe la KKLR Immunal. La ĉi tie priskribitaj proponoj koncerne la dozadon estas de ĝenerala karaktero, ni respondas la demandojn pri dozado, stato kaj nutriĝo per telefono aŭ kadre de senpaga, persona konsultado en nia oficejo (post anticipa sinanonco). (Konsulthoroj: de lundo ĝis ĵaŭdo de la 9:00-a ĝis la 16:00-a horoj, vendrede de la 9:00-a ĝis la 13:00-a horoj.) CULEVIT ®-preparaĵoj estas vendataj en hungaraj apotekoj kaj kuracplanto-fakvendejoj, krome en la CULEVIT Specimeno-vendejo (1074 Budapest, strato Klauzál N-ro 4.).
Konsultado: (36) (1) 321-21-11  
Fakso: (36) (1) 479-06-41

Retpoŝto: immunal@immunal.hu


Created by:
www.MaXeline.com
 
   
Created and hosted by:
www.MaXeline.hu