IMMUNAL
Evoluiga, Organizanta kaj Priserva Kompanio kun Limigita Respondeco (KKLR)
Posedanto de patento "Terapeŭtikaj komponaĵoj uzeblaj por preventi kaj kuraci tumorajn malsanojn kaj procedo por produktado de tiuj komponaĵoj" baziĝanta sur scienca malkovro de D-ro Gyula Kulcsár, biokemiisto.
Nia misio
Nia ĉefa celo estas evoluigi – en formo de infuzio – sen-kromefikan medikamenton kontraŭ la timiga kaj ĝis nun ne plene klarigita malsano, KANCERO. Nia agado signife superas la negocajn kadrojn, nia ekonomia kompanio ne estas unuavice profitorientita; la plej grandan parton de nia enspezo ni reinvestas en la esploron kaj medikamentevoluigon. Nia konvinko estas, ke per la praktika efektivigo de la teorio prilaborita fare de D-ro Gyula Kulcsár ni atingos, ke baldaŭ ni mencios ankaŭ tiun ĉi malsanon, kiel supervenkitan de la scienco.
La medikamentevoluigo
1993 – La fondo de la KKLR IMMUNAL kaj la patento
KKLR Immunal, la kompanio fondita cele al evoluigo de medikamento el la produkto bazita sur tiu malkovro, deponis hungarian patentigan deklaron en 1993, kaj poste internacian patentigan deklaron en 1994 por protekti la principon, la komponon kaj la produktadan procedon. Jenaj patentoj estas akiritaj ĝis la hodiaŭa tago:
Svislando: la 31-a de julio 1996,
Hungario: la 5-a de aŭgusto 1997,
Hispanio: la 26-a de decembro 1997,
Aŭstralio: la 5-a de februaro 1998,
Pollando: la 5-a de julio 1999,
Rusio: la 27-a de septembro 1999,
Ĉeĥio: la 22-a de marto 2000,
Eŭropo: la 6-a de februaro 2002,
Suda Koreio: la 25-a de novembro 2002,
Ĉinio: la 25-a de novembro 2003,
Nederlando: la 10-a de junio 2003,
Svedio: la 23-a de septembro 2003.
Patentigaj deklaroj estas pritraktataj en jenaj landoj: Italio, Germanio, Belgio, Francio, (bazitaj sur la jam eldonita eŭropa patento) same kiel Finnlando, Kanado kaj Usono.
Komence ni volis disvolvi infuzian medikamenton helpe de privata kapitalo kaj subvencioj, adjudikaj fontoj. Post jaroj kaj iuj bonrezultaj subvencioj (OMFB, Loteria Fonduso - Szerencsejáték Alap) kaj komencaj sukcesoj, ni ankoraŭ havis nur kelkajn partajn atingojn. Ni sentis ĉiam pli grandan eksteran premon – ĉar la rezultoj de eksperimentoj antaŭvidis bazon de optimismo koncerne la efikecon, kaj ankaŭ la tumorpacientoj en nia ĉirkauaĵo postulis – ke ni prezentu surbaze de la malkovro kiel eble plej frue ian videblan helpon, kaj tial ni faris la unuajn paŝojn por produkti dietkompletigan tablojdon kaj ankaŭ kremon.
CULEVIT®-produktoj
 |
1997 – La dietkompletiga tablojdo CULEVIT®
La esencaj komponantoj de CULEVIT®-tablojdoj estas identaj al tiuj de la estonta infuzio, kvankam en malpli grandaj kvantoj. La konsisto de CULEVIT ®-tablojdo:
arginino, fenilalanino, histidino, metionino, tirozino, triptofano, vitamino B2, vitamino B6, vitamino C, adenino, biotino, malata acido.
La tablojdoj estas vendataj en apotekoj kaj kuracplanto-fakvendejoj ekde 1999.
|
1999 – CULEVIT ®-kremo
La CULEVIT-kremo enhavas la samajn efikmateriojn, kiel la CULEVIT-tablojdoj: danke al ĝiaj efikoj regenerantaj, nutrantaj kaj hidratigantaj la haŭton, ĝi estas efike uzebla por kuracado kaj prevento de postoperaciaj cikatroj kaj de ajnaj problemoj ligitaj al sentiva kaj seka haŭto.
|
 |
Eksterlandaj sukcesoj de Culevit ®
Niaj eksterlandaj partneroj komencis surmerkatigi CULEVIT®-on en pluraj landoj de Eŭropo. La tablojdoj estas nuntempe vendataj en Norvegio, Aŭstrio, Rusio, kaj Rumanio, ili estas aĉeteblaj en la vendejoj de CaliVita en Ĉeĥio, Slovakio, Pollando kaj Serbio. Forta interesiĝo pri la produkto montriĝas en la landoj de Ameriko, Azio, Aŭstralio kaj Afriko. Multaj eksterlandaj fakuloj (kuracistoj, farmaciistoj, kemiistoj, scienculoj) aprezas la malkovron, kaj proponas al siaj pacientoj ekkontakti nin – el diversaj partoj de la mondo.
CULEVIT®-konsultado
Samtempe, kiam komenciĝis la produktado de la tablojdoj, ni starigis Konsultadan Linion alireblan per telefono kaj retpoŝto: oni povas kontakti ĝin por starigi demandojn pri CULEVIT®-produktoj kaj pri la nutriĝo, – kaj tie respondas niaj specialigitaj kuracistoj kaj farmaciistoj.
La fundamenta esplorado kaj la ĉi-rilata komunikado estas subtenataj de la KONTRAŬKANCERA FONDAĴO "LIVE AGAIN!" "ÉLJ ÚJBÓL!" "VIVU DENOVE!".