La esploristo – D-ro Gyula Kulcsár, biokemiisto
D-ro Gyula Kulcsár naskiĝis en Nagykanizsa, Hungario, en la jaro 1951. Li diplomiĝis ĉe la kemiista fako de József Attila Universitato de Sciencoj, Szeged, Fakultato de Natursciencoj, en 1979. Komence li laboris en la Instituto pri Kemio de la Centra Laboratorio pri Teoria Esploro ĉe la Medicina Universitato de Pécs, poste, en 1981 li aliris la Instituton pri Biokemio, kie li laboras kiel adjunkta profesoro ekde 1993. Li iĝis PhD en 1998. Liaj senperaj kolegoj kaj studentoj konsideras lin kiel ekstreme precizan, modestan homon kun granda scio sur sia faka tereno, kiu estas ĉiam malferma al novaj konoj. La studentoj pri medicino plurfoje elektis lin "la plej bona universitata kursgvidanto".
Dum sia esplorlaboro komencita en 1987 D-ro Gyula Kulcsár faris novan, sciencan malkovron konekse kun la antitumora protektado de la organismo, ĝi estas la fundamento de la Esplora-Evoluiga Programo CULEVIT ®. Li ekkonsciis, ke ne la imunsistemo, sed certa speciala defenda sistemo detruas la kancerajn ĉelojn. Dum siaj esploroj li konstatis, ke certaj aminoacidoj, vitaminoj kaj kelkaj aliaj etmolekuloj ĉeestantaj en la cirkulada sistemo kreas ĉi tiun Pasivan Antitumoran Defendan Sistemon (PADS). Li demonstris per ĉelkulturoj kaj besto-eksperimentoj la selektivan, sen-kromefikan, tumorĉelo-mortigan efikon de miksaĵo de la efikmaterioj konsistigantaj la sistemon, kaj li publikigis siajn rezultojn en internaciaj sciencaj komunikaĵoj.
La patentaĵo baziĝanta sur malkovro de D-ro Kulcsár estis registrita en multaj landoj de la mondo, de la Eŭropa Unio ĝis Koreio.
En 1998 li estis premiita per “Geniulo-Premio” (“Genius Prize”) dum la I-a Olimpiko de Malkovristoj (I. Inventor’s Olympic Games); lia patentaĵo estis elektita inter la plej gravaj patentaĵoj eldonitaj de la Nacia Patenta Oficejo, kaj nun viciĝas apud la patentaĵoj de tiuj famaj inventistoj kaj esploristoj, kiel Tivadar Puskás, Albert Einstein, Leó Szilárd kaj Albert Szent-Györgyi.
Li estas membro de Hungara Biokemia Asocio, Hungara Biologia Societo, Novjorka Akademio de Sciencoj, Internacia Societo por Preventa Onkologio kaj Eŭropa Vivoscienca Organizaĵo. Li sentis sin tre honorita eksciante sian elekton kiel plenrajta membro de la rusia Akademio de Medicinteknologiaj Sciencoj en 2004.
Liaj plej gravaj publikaĵoj: Cancer Biotherapy, 10:157-176, (1995); Cancer Biotherapy and Radio-pharmaceuticals, 12:19-26, (1997); Cancer Biotherapy and Radiopharmaceuticals, 12:281-286, (1997); Gyógyszerészet, 43:447-449, (1999); Cancer Detection and Prevention, 24:485-495, (2000); Komplementer Medicina, 6:38-44, (2002); Cancer Biotherapy and Radiopharmaceuticals, 18:949-963, (2003).
WWW.KULCSARGYULA.HU