| Dieto-kompletiga tablojdo CULEVIT ®
La konsisto de la preparaĵoj evoluigitaj dum la programo Culevit ® tial estas speciala, ĉar ekskluzive nur tiuj ĉi preparaĵoj enhavas kune – laŭ la malkovro de D-ro Gyula Kulcsár – la efikmateriojn rolantajn en la antitumora defendo.
Kiel parton de sia esplora-evoluiga programo la KKLR Immunal evoluigis en la jaro 1997, kaj ekde tiam surmerkatigas la dieto-kompletigan tablojdon CULEVIT ®, kies efikmaterioj estas identaj kun tiuj de la evoluigata infuzio. La produktado de la tablojdo okazas el bazaj substancoj de farmakopea kvalito, en hungaria medikamentfabriko, kun respekto de kvalitaj postuloj preskribitaj ĉe la medikamentoj (GMP). La CULEVIT ®- tablojdoj (120 tablojdoj/flakono) estas aĉeteblaj en apotekoj kaj kuracplanto-vendejoj. La preparaĵo estas vendata krom Hungario ankaŭ en Norvegio, Rusio, Ĉinio kaj ankoraŭ en pluraj, aliaj, eŭropaj landoj (Slovakio, Ĉeĥio, Pollando, Serbio-Montenegro, Rumanio). (La tablojdo estas sensiva al aero-humideco, ĝi estas konservenda nur en fermita flakono, tial oni devas tuj, hermetike refermi la flakonon post ĉiu prenado!)
Konsisto de la tablojdo:
L-arginino, L-fenilalanino, L-histidino, L-metionino, L-tirozino, L-triptofano, riboflavino (Vitamino B2), piridoksino (Vitamino B6), biotino (Vitamino H), L-askorba acido (Vitamino C), adenino (Vitamino B4), L-malata acido.
La praktika, terapeŭtika signifo de la malkovro konsistas en tio, ke per la daŭra, samtempa kaj grandkvanta dozado de substancoj de la defenda sistemo oni povas sukcese detrui la tumoron sen damaĝo de la normalaj ĉeloj (selektiva tumorĉelo-mortiga efiko).
Per sistema prenado de la tablojdo oni povas elimini la reduktiĝon de kvanto de substancoj partoprenantaj la antitumoran defendon, donante per tio ŝancon eviti la elformiĝon de la tumoroj.
Antaŭ ol Vi komencus preni la tablojdojn Culevit, bonvolu Vin turni al niaj kolegoj-fakkonsilistoj, por ke ili donu helpon por Vi koncerne la aplikadon de la preparaĵo.
La parametroj de la dieto-kompletiga tablojdo Culevit ® estas: 120 pecoj/flakono, OÉTI-numero 330/V. (OÉTI= Nacia Nutraĵo- kaj Nutriĝo-scienca Instituto en Hungario)
|