| La kremo Culevit ®
Kiel rezulto de la esplora-evoluiga programo, ankaŭ la kremo CULEVIT ® (50 mililitro/premtubeto) enhavas la samajn efikmateriojn, kiel la tablojdo CULEVIT ®. Danke al siaj haŭtregeneranta, haŭtnutranta kaj hidratiganta efikoj ĝi estas aplikebla okaze de ĉiuj problemoj de la haŭtsekeco. Pro siaj individuaj efikmaterioj ĝi estas bonrezulte aplikebla ankaŭ en kazoj de grandnombraj, ceteraj haŭtlezoj: |
|
- Oni povas atingi sensimptoman staton en okazo de fendetoj pro troa haŭtsekeco.
- Ĝi estas konvena por flegi la sekan ekzemon.
- Ĝi estas efike aplikebla kontraŭ seboreaj plendoj, kaj bonege mildigas la hiperkeratozon.
- En granda plimulto de la kazoj ĝi signife mildigas la jukadon (ĉe insektopikoj, urtikario, ktp.).
- Ĝi mildigas la simptomojn de la dermatito.
- Ĝi efike kuracas ankaŭ la surfacajn brulo-lezojn (ekzemple brulvundoj kaŭzitaj de sunradiado, arta sunumado aŭ kuracado per enradiado, mastrumaj bruloj).
Ĝi estas testita fare de dermatologoj.
Uzado:
Por celoj de haŭtflegado kaj prevento oni apliku ĝin tage unufoje, en maldika tavolo. Kaze de la menciitaj, ceteraj plendoj ĉiutage 2-3-foja uzado de la kremo estas rekomendata.
Efikmaterioj:
Aminoacidoj: arginino, fenilalanino, histidino, metionino, tirozino kaj triptofano; vitaminoj: B2, B4, B6, B13, C, E kaj H; ceteraj substancoj: malata acido, manozo, deoksi-d-ribozo, hipura acido kaj alantoino.
Komponantoj:
Akvo, stearinacido, kapril-triglicerido, izopropil-miristino, 1,2-propandiolo, glicerolo, cetilalkoholo, polisorbito 60, likva parafino, gliceril-stearino SE, tetranatria EDTA, fenoksietanolo- (kaj) metilo-Paraben (kaj) etilo-Paraben (kaj) propilo-Paraben (kaj) butilo-Paraben (kaj) izobutilo-Paraben, imidazolidin-ureo, natria metabisulfito, arginino, fenilalanino, histidino, metionino, tirozino, triptofano, natria riboflavin-fosfato, adenino-hidrogena klorido, pridoksino-hidrogena klorido, orota acido, askorba acido, tokoferol-acetato, biotino, malata acido, manozo, deoksi-ribozo, hipura acido, alantoino.
Kremo Culevit: 50 mililitroj / OÉTI numero:2020/2005