CULEVIT

(INFUZIO, TABLOJDO, KREMO)

La praktika, terapeŭtika signifo de la malkovro konsistas en tio, ke per la daŭra, samtempa kaj grandkvanta dozado de substancoj de la defenda sistemo oni povas sukcese detrui la tumoron sen damaĝo de la normalaj ĉeloj (selektiva tumorĉelo-mortiga efiko). Per dozado de la efikmaterioj fortigante la defendan sistemon, ni pliigas ties plenumkapablon, per tio nia organismo povas detrui pli multajn tumorĉelojn. Sub direktado de la KKLR Immunal ekde 1994 daŭras la Esplora-Evoluiga Programo Culevit ®, kies celo estas evoluigi tiajn preparaĵojn kaj ilian fabrikadan teknologion, kiuj estas taŭgaj por fortigi la antitumoran defendon. La konsisto de la preparaĵoj evoluigitaj dum la Culevit ® programo tial estas speciala, ĉar ekskluzive nur tiuj ĉi preparaĵoj enhavas kune – laŭ la malkovro de D-ro Gyula Kulcsár – la efikmateriojn rolantajn ankaŭ en la antitumora defendo de la organismo: L-argininon, L-fenilalaninon, L-histidinon, L-metioninon, L-tirozinon, L-triptofanon, riboflavinon, (vitaminon B2), piridoksinon (vitaminon B6), biotinon (vitaminon H), L-askorban acidon (vitaminon C), adeninon (vitaminon B4) kaj L-malatan acidon.

La infuzio CULEVIT ®
La fina kaj plej grava celo de la Esplora-Evoluiga Programo CULEVIT ® estis la ellaboro, registrigo, produktado kaj surmerkatigo de infuzia medikamento. El la teorio sekvas, ke la infuzia medikamentformo estas ideala por kuraci la tumorojn. Okaze de tia kuracado ne estas sorbiĝa perdo kaj la preparaĵo enhavas nur la efikmateriojn. Helpe de la infuzio CULEVIT ® oni povas enigi grandan kvanton en la organismon, tiel oni povas teni kontinue altan nivelon de la substancoj partoprenantaj la defendon. Sekve de tio oni povas detrui grandan kvanton da tumorĉeloj, tiel povus efektiviĝi la sen-kromefika kuracado ankaŭ de la jam elformiĝintaj, kreskantaj tumoroj.
La evoluigatan, infuzian medikamenton oni jam povas produkti inter grandkvantaj cirkonstancoj, ĝi estas kemie stabila. Per la infuzio nuntempe preklinikaj ekzamenoj, besto-eksperimentoj (muso, rato) estas farataj, kiuj krom la demonstrado de la nedanĝereco kaj efikeco de la medikamento donos respondon koncerne la kondiĉojn de la ideala kuracado, la dozadon, la manieron (intermita, kontinua) kaj tempodaŭron de la aplikado.
Oni povos komenci la klinikajn eksperimentojn post akiro de la konvenaj permesoj, - espereble depost la fino de 2006. Laŭ niaj planoj (proksimume en la jaro 2009) post la registrigo ebliĝos la hospitala aplikado de la nova, infuzia medikamento CULEVIT ®.

 




Created by:
www.MaXeline.com
 
   
Created and hosted by:
www.MaXeline.hu